Eksperimento pri dublado: parto 4

Post 12 tagoj da laborado, mi finis mian unuan projekton! Jen LA KAREEJO:

La unua plano estis, ke mi dublu la animeon Yofukashi no uta (Esperantiga titolo: Kanto de la noktomezo), sed mi decidis, ke mi komencu per io malpli longa ol 22 minutoj. Do mi faris ĉi tion, kio estas parto de filmeto de Studio Ghibli, nome Ghiblies 2. Ghiblies 2 estis antaŭfilmo por Neko no ongaeshi (Eo: La repago de favoro de kato) de 2002.

Mi fakte spektis la filmon kaj filmeton en kinejo, kiam mi studis la japanan en Japanio je 2002.

La decido estis bona, ĉar kvankam la proceso mem ne estis tiel malsimpla, la tuta projekto postulis de mi multe da laborado, multe pli ol kiel mi unue imagis.

Unue, la japana estas tre kompakta lingvo. La individuaj vortoj ne nur ofte estas malpli longaj ol Esperantaj, la dirmaniero de la japana lingvo ankaŭ estas pli mallonga ol en Esperanto. Ne malofte, sufiĉas diri nur unu vorton anstataŭ tutan frazon (ekz., Eo: “mi intencas iri” –> Ja: “iku” = “iras/iros”). Mi devis solvi la problemon per reverkado de la dialogoj, kiu estis necesa ankaŭ por fari la rakonton pli facile komprenebla por internacia publiko. Mi eĉ devis foje paroli slange pro la sama kialo. Do, la rezulto estas, ke la dialogoj kongruas kun la lipmoviĝoj, sed samtempe ne tute estas la sama rakonto plu.

Alia problemo estis la AI-servo por ŝanĝi la voĉojn. Elevenlabs ofertas tre bonajn voĉojn, sed ili estas adaptitaj por la angla lingvo. Do, la voĉŝanĝilo ne ĉiam komprenis mian akĉenton. Ne malofte la voĉsanĝilo konfuzis pri “k” kaj “t,” do kiam mi diris ekz. “kion” ĝi eldiris “tion” kaj “kion” por “tion.” Mi perdis multe da tempo, redirante la samajn frazojn ree kaj ree, kaj en pli ol unu fojo mi devis diri ion alian anstataŭe.

Mi kalkulas ke duono de la laborado estis por fari kaj refari (kaj eĉ pli refari) la voĉojn. Je la fino, mi kreis 390 sondosierojn, sed uzis nur ĉirkaŭ trionon el ili.

Miaj sondosieroj por la paroladoj.

Ankaŭ la redaktado havis siajn malfacilaĵojn. La voĉ- kaj muzik-apartigilo de media.io estas bona, sed ĝi ne povas senigi ĉiujn buŝsonojn, ĉar ne ĉiuj buŝsonoj estas pro parolado. Estas ankaŭ spiradoj, ĝemoj, ridoj kaj similaj. Kiam mi ne povis kaŝi aŭ senigi ilin, mi devis improvizi, kaj aldoni aŭ sonojn aŭ dialogojn por kaŝi la nedeziratajn sonojn. Mi ankaŭ devis atenti de kie oni parolas, kaj fari ke kiam iu parolis de ekz. la maldekstra flanko, la dialogo estu koncentrita al la maldekstra laŭtparolilo.

La laborado por meti la dosierojn en la ĝustaj lokoj estas la plej simpla, sed ĝi bezonis multe da tempo. Unu milimetro tro dekstre aŭ tro dekstre povis detrui la tutan fluon, kaj mi pli ol unu fojon devis rekonservi kaj rekompili la tutan filmon post nur korektado de unu milimetro.

Vido de la filmredaktilo Kdenlive.

Ho ve, mi estas tre laca nun, kaj mi intencas ripozi nun ĝis la sekvonta semajno. Mi nur intencas ĝustigi erarojn se ili estos trovitaj, ĉar ili kompreneble estos trovitaj! Mi ankaŭ eluzis pli ol la duonon de la monata kvanto de voĉŝanĝoj, do mi ankaŭ devas atendi por ke la kvanto repleniĝu, almenaŭ por la dua duono de la sekva dublaĵo.

Vi povas legi pli pri La Kareejo en mia grupo en Mia Vivo, aŭ en Telegram (invito estas bezonata). Alie, estas la retejo: https://studiosimio.esperanto.one.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *