Dopaminoŝoko pro nostalgio

Kiam mi estis infano, en Svedio, ekzistis neniu interreto kaj nur du TV-kanaloj. Neniu el la du apenaŭ montris animaciojn. Nur dum kelkaj minutoj ĉiujn sabatajn matenojn, kaj dum la Kristnasko. Laŭ la tiama oficiala politiko, animacio estas malbona por infanoj, kaj tial evitenda.

Sed estante infano, mi vere volis spekti animaciojn. Ni infanoj ĉiuj vere volis spekti tion. Do ni spektis ĉion, kion ni povis. Bonŝance, estis dum la VHS-revolucio, kaj tial oni povis lui filmojn por spekti hejme, inkluzive animaciajn. Ne nur tio, ni ankaŭ kopiis la filmojn, por ebligi al ni spekti ilin post la redonoj.

Kiam oni pensas pri animacio, oni plej probable pensas pri ekz. filmoj de Disney aŭ Studio Ghibli. Sed en la 80-a jardeko estis alia tipo de animacio kiu estis facile trovebla en VHS-luejoj: animacio el la orienta bloko.

Sed kial ĝi? Plej probable ĉar tiuj animacioj estis malmultekostaj por redistribuado.

Tial mi scias pri gemoj kiel Profesoro Baltazar (Jugoslavio) kaj Dormigulo (orienta Germanio). Sed multaj animacioj estis mallongaj kaj ne tiel konataj. Tial mi neniam parkerigis iliajn nomojn, sed nur memoris en kiuj bendoj ili estas, por kiam mi volis spekti ilin denove.

Post jaroj, ni komencis uzi DVD-ojn. Post kelkaj jaroj oni ne plu povis aĉeti VHS-ludilon, kaj nia ĉesis funkcii. Subite, mi ne plu povis spekti la trezorojn de mia infaneco.

Danke al la interreto, mi povis iom post iom trovi la plejmulton de ili: obskurajn TV-seriojn kaj forgesitajn kantojn. Sed ne ĉion, ĉar mi ja forgesis iliajn nomojn, se mi iam eĉ sciis ilin. Serĉi laŭ priskriboj rezultis en nenio.

Antaŭ du tagoj, retumante en YouTube, mi tute hazarde trovis dokumentaran filmeton pri la animacia historio de socialista Jugoslavio. Ĝi rememoris min pri pluraj animacioj, kiujn mi jam preskaŭ tute forgesis, sed estis unu ene, pri kiu mi neniam forgesis. Kvankam multaj animacioj estis priskribitaj skrupule, tiu, kiun mi jam longe priserĉis, estis nur preterfluge menciita. Ĝi estas tiel obskura!

Eĉ pli bonŝance, tiu animacio estas disvastigita en YouTube per ties animacia studio: Zagreb Film. Do, mi volas montri al vi la animacion Neboder (Nubskrapanto, de Joško Marušić en 1981). Ĝi estas 10-minuta absurdista satiro, kritikante la modernan vivon en urbo, kaj sen multe da dialogo.

Same kiel en Neboder, mi ne ŝatas la modernan vivon kaj sopiras alternativon. Sed almenaŭ foje, la modernan socion donas al mi ĝojon, kiu alternativa eble ne povus.

One thought on “Dopaminoŝoko pro nostalgio”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *