Jen mia nova projekto

Vi eble jam scias, ke mi estas la kreinto de Mia Vivo, la socia retejo por esperantistoj. Mi laboris por tiu retejo dum preskaŭ 4 jaroj, kaj nun mi sentas, ke mi volas fari ion alian. Tial, mi anoncis antaŭ Kristnaskon, ke mi starigos asocion por transpreni la respondecon de la retejo.

Mi tamen ne ĉesos labori por Mia Vivo. Mi nur volas labori malpli pri ĝi, kaj pli pri alia projekto. Tiu projekto estas pro inspiro de la filmo Via nomo, kiu estis dublita al Esperanto antaŭ semajnoj, post 3 jaroj da laborado. Mia mallonga recenzo pri tiu filmo estas, ke se vi ankoraŭ ne spektis tiun animeon, spektu ĝin! Malgraŭ tio ke la voĉ-aktoroj estas tre amatoraj (la voĉo de Jocuha tamen estas tre bona!), la filmo klare estas laboro de amo, kaj mi ĝuis ĉiun sekundon.

La filmo inspiris min. Mi demandis min: “Se ili bezonis tri jarojn por finigi la projekton, ĉu oni povus fari ion similan pli rapide, se ne estus tiel multe da homoj, kiuj devas trovi tempon por kunlabori?” Danke al la multaj surretaj AI-servoj, oni ja povas forigi la voĉojn en filmoj kaj ŝanĝi voĉojn al virinoj, olduloj aŭ io ajn alia. Mi provu, mi decidis.

La unua provo estas spektebla ĉi tie:

Tuj poste, iu spektinto sciigis al mi pri servo, kiu povas fari pli naturajn inajn voĉojn:

Eĉ se la fina rezulto ne estas superba, ĉi tio almenaŭ pruvas, ke ĉi tia projekto estas almenaŭ farebla.

Do, post la Kristnasko mi aĉetis ion, kion mi tute bezonis por realigi ĉi tiun projekton: mikrofonon.

Tiu mikrofono ne estas por profesiuloj, sed konsiderante la prezo de 30 eŭroj (plus la blovŝirmilo de 20 eŭroj), la rezultoj estas tute bonaj. Multoble pli bonaj ol la rezultoj, kiujn mi havis per mia saĝtelefono.

La nura problemo estas, ke mi ne povas kanti. En multaj animeoj estas scenoj pri kantado per karaokeo, kaj en tiuj okazoj, mi devas trovi alternativon. Ekzistas retservoj kiuj ŝanĝas la kantistan voĉon al tiu de iu famulo. Mi decidis provi, uzante la kanton Superbazaro de Martin kaj la Talpoj.

Kaj jen la rezulto post voĉo-anstataŭigo:

Ĝi certe ne estas bona. La problemo estas, ke la servo, kvankam rekte ŝanĝinte la voĉon, aldonas anglan akcenton. Tial ĝi kantas malpure.

Mi ankaŭ provis uzi servon, kiun mi konsideras uzi por miaj voĉoj, eĉ se ĝi ne estas kreita por kantado. La rezulto estis, nesurprize, malbona, sed malbona en tre amuza maniero, ĉar la kantisto kantas treege tono-surde!

Ĉiam, kiam mi aŭskultas ĉi tion, mi ne povas ĉesi rideti… Nu, eĉ se mi ne povas uzi ĉi tiun voĉon por kantado (nek iun alian voĉon), ĝi almenaŭ estas tre bona por tiam, kiam mi bezonas nekredeble tono-surdan kantiston. Ne eĉ mi povas kanti tiel malbone.

Nu, estas aliaj manieroj por eviti kantadon. Ekzemple, la japana filmo Beck (2010) havas kantiston, kiu estas tiel bona, ke la aŭskultantoj haltiĝas por miri lian voĉon. En la originala mangao tio ne estas problemo (ĉar ĉio estas teksta), sed kiel oni montru la miran voĉon en filmo? La solvo estis, ke dum lia kantado oni aŭskultas nenion, kaj lasas la etoson de la sceno komprenigi al ĉiuj pri lia mira voĉo. Eble mi provos ion similan, kiam tiu tempo alvenas.

Aŭ eble vi scias pri bona retservo, kiu solvas tiun problemon. En tiu okazo, komentu malsupre!

Ĝuste nun, miaj infanoj estas hejme pro la Kristnaskaj ferioj. Dume, mi ne povas registrigi voĉojn. Sed mi uzis la tempon por ĝisdatigi la retejon de Studio Simio, kaj en aliaj manieroj prepari min por la komenco de ĉi tiu projekto.

Fine, mi volas ke vi sciu, ke mi nun havas Patreon-paĝon. Ĉi tiu projekto postulos multe da tempo, kaj ankaŭ monon, kaj nenio povas montri aprezon tiel, kiel iom da mono. La paĝo estas ankaŭ dum konstruado, ĉar mi neniam antaŭe uzis tiun servon. Atendu ŝanĝiĝojn en la estonteco!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *