Eksperimento pri dublado: parto 3

Unu el la problemoj pri mia projekto pri unuopula dublado estas kantoj. Oni povas partigi kantadon kun la muziko per AI-servoj, sed tio ne rezultas en bona kvalito. Partigado nur taŭgas por partoj, en kiuj oni mem parolas aŭ kantas. La problemo estas, tamen, ke mi ne povas kanti. Plie, AI-servoj ofte ne povas fari belan kanton en Esperanto, do mi nek povas uzi la originalan kanton por tiu celo.

Mi do devas improvizi. Nu, la celo de ĉi tiu projekto ne estas krei Esperantlingvan perfektan kopian de io, sed io, kion esperantistoj povas kaj kompreni kaj ĝui. Se iu, kiu neniam spektis la originalon antaŭe ne scias, ke la du versioj malsamas, sed ne sentas ke io estas stranga, tio estas granda venko por mi. Se nenio ol perfekteco sufiĉas, ĉi tiu projekto simple ne estas ebla.

Hodiaŭ, mi provis ŝanĝi TV-kanteton en sceno el la animeo Memories (Memoraĵoj), kiun mi intencas dubli. La kvalito de la filmo estas malbona (ĝi estos multe pli bona en la fina versio), kaj la sono bezonas pli da laborado, sed mi estas nuntempe kontenta pri la jena rezulto.

One thought on “Eksperimento pri dublado: parto 3”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *