

Mia unua (kaj espereble sola) blogaĵo pri Esperanto
La animeo La vojaĝoj de Kino (キノの旅, Kino no tabi, 2003) temas pri mondo kun urboŝtatoj sen interrilatoj unu kun la aliaj, kaj tial ili estas tute teĥnologie kaj kulture sendependaj. Unu povas esti estonteca aŭtomata spacokomunisma dum la apuda estas ankoraŭ en la mezepoko. Apenaŭ neniu krom kuraĝaj vojaĝantoj persone vizitas ilin, irante de urbo al urbo. Unu estas la ipa Kino, kiu veturas sur sia parolanta motorbiciklo.
En unu mallonga epizodo, Kino vizitas urbon kun stranga reputacio. La urbanoj bonvenigas rin per granda festo, montrante sian tradician katecan dancon. Laŭ ili, antaŭ longe estis bando de banditoj portantaj katoorelojn, kaj ĝi renversis la tiranan reĝon. Nun, la urbanoj faras dancon por honori la banditojn. Kino ĝentile rifuzas inviton partopreni kaj post agrabla tempo, ri foriras de la urbo, inter amikaj adiaŭoj. Poste, la urbanoj plendas ke nek ĉi tiam la tradicio estis sukceso, kaj ili nun devas elpensi novan.
Tuj ekster la urbo estas dometo, en kiu loĝas esploristo, kiu studas la tradiciojn de la urbo. Laŭ li, kiam la urbanoj renversis la reĝon ili ankaŭ forigis ties tradiciojn. Post tempo, ili rimarkis ke mankas al ili grandioza tradicio fierebla, kaj komencis krei tian el nenio, unu pli sensenca post alia, lasante al vojaĝantoj esti la juĝoj pri ties taŭgeco, ĝis nun sen sukceso. La urbanoj, tamen, ne ekkomprenas, ke la stranga maniero krei "tradiciojn" en si mem fariĝis fama tradicio.
Ho, tiel similas la movado.
Hodiaŭ jen propono nova aŭ malnova por konvinki pri la lernindeco de nia kara lingvo, ĉar nek per la hieraŭa la apatiuloj fariĝis malpli apatiaj je eĉ iom, ĉiam ŝanĝante la argumenton laŭ la logiko, ke io devas efiki! "Mi mem ja iam decidis lerni la lingvon!" Ni nur devas malkaŝi tion, lastante al ne-esperantistoj esti la juĝoj pri la konvinkeblo de jen argumento jen alia, ne atentante kiam oni diras, ke "vi sonas kiel tipa esperantisto".
Nepras emfazi, ke ĉi blogaĵo ne estas unu plia tipa voko al iu nova ideo, nova misio. Ne, tion mi jam provis – fiaske (eĉ du fojojn. Mi ne ŝercas). Mi ne estas aparte saĝa homo, kaj tial mi ĝis nun penis kontentigi la jamajn konkludojn per propraj alivortumoj. La konkludoj ne estis originalaj, mi tion ankaŭ tiam koncedis, sed mi kredis, ke per ĝustaj vortoj mi povas veki entuziasmon en aliaj, almenaŭ inter lingvanoj. Tamen, post esti unu isto post alia almenaŭ unufoje (movadisto, komunumisto, ŝatokupisto, raŭmisto) mi devis konkludi ke mi miskomprenas ion. Ĉar nenio ja ŝanĝiĝas, mi lastatempe sentas min deva, ree, rerigardi la situacion per alia vidpunkto. Mi respondis al la pledoj por nova kialo por la lingvo, sed doninte tion, oni nur ĝentile laŭdetis miajn propononj, se oni eĉ diris ion ajn, kaj poste estas nur silento. Eble tio, kion mi donis, estis kion oni tiel delonge petas, sed ĝi ne estas tio, kion oni efektive volas.

En la sama generacio de Zamenhof estis homo nome Eliezer Ben-Jehuda (1858-1922), kiu same kiel Zamenhof konkludis, ke la judoj bezonas propran ŝtaton, sed male al Zamenhof, li ne ŝanĝis sian opinion pri tio, kaj translokiĝis kun sia familio en Palestinon, en 1881. En la frua cionisma movado estis multe da diskutoj, pri kiun lingvon la onta juda ŝtato parolu. Estis multaj diversaj lingvoj parolataj en la malunuiĝa juda komunumo sen multe da interkonsento, krom ke la praa religieca hebrea lingvo ne estu tiu, pro ties ligo al judismo. Eliezer malkonsentis, kaj decidis ke lia familio estu nur-hebrea, laŭ la logiko, ke ĉar la hebrea lingvo estas la hereda lingvo de la judaro, nur tiun ĉiuj povas akcepti. Ĝi tamen estis mortinta lingvo, ne evoluinta dum jarmilo, kaj tial Eliezer devis tralegi la modernan sed malgrandan hebrean literaturon por trovi uzeblajn vortojn por pli novaj aferoj, kaj kiam iu mankis, li mem inventis novan vorton. Li unue estis mokata, sed iom post iom lia lingva movado kreskis kaj estis pli kaj pli akceptita, sed malrapide, malglate kaj malgraŭ kvereloj pri tiu kaj tiu lingvaĵo inter altkleraj homoj kun samnivele grandaj egooj.
Sed teruraj rusaj pogromoj (post la caro Nikolao la 2a reprenis la potencon post la Rusia Revolucio de 1905 kaj akuzis la judojn pro la revolucio) rezultis en eĉ pli grandskala enmigrado en Palestinon (en 1907-1908) kaj tiam eksplode ekkreskis la lingvo. La infanoj de la enmigrintoj rapide trovis ke la hebrea estas la sola sufiĉe komuna lingvo tie kaj komencis paroli ĝin ĉiutage kun siaj novaj samaĝaj najbaroj. Tiel, ili mem nature kaj pro neceso plenigis la truojn en la lingvo, kaj jen, la lingvo ekviviĝis. Hodiaŭ, 100 jaroj post la morto de Ben-Jehuda, la lingvo estas la denaska de milionoj da israelanoj. La lingva movado, per kiu komenciĝis ĉi tiu mirinda lingva reviviĝo, estas nun kare memorata, sed for, ĉar ĝi simple ne plu estas bezonata.
Rimarkindas, ke tiuj samgeneraciaj judoj kun similaj celoj ambaŭ povis sukcesi siaflanke per similaj solvoj. Zamenhof volis solvi la malfacilan situacion de la judoj per kreo de nova lingva komunumo en kiu lia judeco ne plu gravas. Ben-Jehuda celis kreon de nacia lingvo por onta juda ŝtato, for de Eŭropo kaj la fonto de la sama malfacila situacio.
Tamen, ankaŭ la malsimilaĵoj rimarkendas. La moderna hebrea lingvo estas hereda nacia lingvo, grava nur por la israela popolo, same kiel la estona lingvo estas por la estonaj popolo kaj ŝtato. Esperanto estas malnacia lingvo, tute malgrava por ĉiu ŝtato, apenaŭ hereda, sed plej ofte lernata de kreskanto aŭ kreskinto pro iu konscia kialo. Tial la spiritoj de la du lingvoj estas tute malsamaj, kaj ankaŭ la rilato inter la lingvo kaj ties parolantoj. Sed en la komenco, kiam lingvovivigo estis la celo de politika kaj socia movado, ili estis tre similaj, inkluzive la gvidvolemo de la (mem-)elektitaj lertuloj de la lingvo. Tiu emo forvaporis en la kazo de la hebrea pro malplua neceso, sed ĝi restas en la Esperanta movado, ĉar la movado, pro ties malgrandeco mi suspektas, ŝajnas bezoni pluan gvidadon.

Havi konvinkon pri, por, per aŭ pro Esperanto estas io, kion mi sincere admiras. Plaĉas al mi kiam homoj agas kaj organizas sin pro entuziasmo. Tio donas energion kaj ĝojon ne nur al la aganto, sed ankaŭ al la ĉirkaŭuloj, ĉar entuziasmo estas infekta. Aliflanke, se oni trovas iun ageman kaj alidirektas ties forton al io, kion tiu ne vere volas fari, tiel vi probable atingos kaj malkontentigan rezulton kaj ke la farinto ne plu volas prezenti siajn servojn. Lasu iun agi laŭplaĉe certigas, ke tiu laboro pli probable atingos utilan rezulton, eĉ se eble al vi persone tiu rezulto ne gravas multe. Plie, mi mem havis sufiĉe da ideoj, kiuj ja poste pruviĝis fuŝaj, do kiun rajton mi havus diri al iu, ke ties celo estas malinda aŭ misa? Se vi volas labori por la t.n. Fina Venko – faru tiel! Se vi volas komunumumi – faru tiel! Se la lingvo simple interesas vin kiel lingvo – bonege, ĝuu ĝin! Kial oni esperantumu? Ĉial!
La vera problemo, laŭ mi, estas io alia: ke la grandaj organizoj – UEA, Esperanta Civito kaj SAT – prezentas sin kiel ne nur havante proprajn celojn (kio estas tute en ordo), sed kiel proparolantojn aŭ proparolontojn de la lingvanaro. UEA celas multlingvecan mondon pere de Esperanto, La Civito celas esperantan civitanecon, SAT celas laboristan unuiĝon per Esperanto. Bone, mi respektas tiujn celojn. Sed ekster la celoj de la tri organizoj restas multaj lingvanoj, kiuj ne deziras alproprigi idearon, kiu simple ne estas ilia.
La alveno de la interreto faris tion ankoraŭ pli evidenta. Subite, homoj ne plu devis sidi en loka klubo aŭ partopreni en landa aŭ internacia kongreso por sperti la vivantan lingvon. Rete oni povas tujkomuniki kun aliaj lingvanoj, sen ajna devo. Eĉ sen organizo oni povas krei kaj publikigi esperantaĵojn. Disvastigi esperantajn novaĵojn estis antaŭe la laboro de organizoj, sed nun oni trovas la samajn novaĵojn pli facile, pli rapide kaj plej ofte tute senpage sur la reto. Se la organizoj prezentas servojn malmultaj volas utiligi, kiel do la organizoj logu novajn talentojn kaj laboremulojn? Ĉu vere estas surprizo, ke homoj ĝentile do rifuzas aliĝpeton?
Evidente la organizoj scias tion, sed ataptiĝado al la realo ne montriĝas. Por la jamaj anoj jen nova gazeto kaj jen nova kongreso, sed kie estas la servoj por la retesperantumanta generacio? Tiuj ja foje ekzistas, sed ofte ne danke al la organizoj sed al individuaj entuziasmuloj, kiuj mem kaj ofte senpetite kreas la servojn, kiujn ili mem volas utiligi. Jen prospera aro de ontaj movadistoj, preta por varbado. Sed la movadon tio ŝajne ne interesas, preferante fari similajn laborojn siaflanke (obligante la laborbezonon), aŭ eĉ nenion. Dume Esperanto kreskas en la ekstermovadaj medioj, al diversaj direktoj. Ne estas la samaj homoj troveblaj en Reddit kiel en Telegram, Facebook kiel en Discord, Jutubo kiel en Blusky, kaj tial jen, malsamaj diskutoj, disputoj kaj humuroj. En la reto, estas relative facile trovi la ĝustan komunumon por si mem.
Ke "evidentiĝas ke la lingvo mortantas", lamentas la movado. Alia ebla interpreto, mia interpreto, estas ke la lingvo ne bezonas gvidadon. Ke ĉiu lingvano mem decidu kaj decidas kial tiu volas esperantumi. Por kelkaj kongruas la kialo kun tiu de la movado, por aliaj ne. La komunumo estas malgranda, jes, sed ja tiel granda, ke homoj ne nepre devas partopreni en malprefera loko nur por utiligi la karan lingvon. Tio estas nun tute opcia. Male al pruvo de fiaskiĝo, tio montras lingvan maturecon, ke Esperanto estas uzata lingvo, simile al kio okazis pri la hebrea.
Bone, ĉu mi do estas nur unu plia plendanto pri la movado? Ĉu mi do celas nenion krom riproĉo? Ne, tia ja ne helpus. Mi ne eĉ sugestas, ke la organizoj faru ion alian. Mi ja diris, ke oni agu laŭplaĉe, kaj mi estis sincera. Mi simple volas, ke ili estu pli servodonaj. Pli ol ideologion kaj gvidadon, ni bezonas servojn por pliriĉigi niajn esperantajn vivojn, malgraŭ la kialon por niaj personaj esperantumadoj. Ni bezonas lernilojn, lernejojn, esplorejojn, eldonejon, provlegan servon por eldonaĵoj, helpon starigi asociojn kaj klubojn, novaĵservon, kontaktservon, provizoservon pri retejoj kaj retpaĝoj k.t.p, kaj tio sufiĉe malmultekoste. Samtempe, oni devas aktive serĉi novajn talentojn anstataŭ atendi iliajn propravolajn alvenojn. Se estas fiksa punkto en Esperantujo, kiun ĉiu lingvano aŭtomate pripensas kiam oni pensas pri esperanta organizo, kaj ĝi kontentige plenumas la bezonojn de la diverseemaj lingvanoj, mi kredas ke oni ne vere bezonas fari ion pli.
Tiu organizo eble neniam fariĝos tre granda, sed ĝi estos utila. Kaj la ideologiajn aferojn, kiujn la organizoj nun faras, oni povas lasi al individuoj aŭ subasocioj fari. Nenio perdota, multo gajnota. Se la organizoj ne estos konvinkita pri mia vidpunkto (aŭ ne scios pri ĝi pro nelego de ĉi blogaĵoj, tre probabla okazo), eble ni mem iam devos starigi tian organizon. Tio estas pli malfacila afero ol krei retpaĝojn aŭ jutubajn kanalojn, sed certe ne malebla. Tamen, mi preferas, ke la estantaj organizoj mem faru tion, ĉar ĉe ili jam estas tiom longa kaj daŭreviva sperto pri organizado, eĉ dum mi suspektas ke grandaj egooj volos bari ĉian sencohavan ŝanĝiĝon, ĉar tio ja ofte okazas en lacaj organizoj, ne nur esperantaj. Nu, eĉ se la organizoj malestiĝus, la lingvo daŭre vivus almenaŭ sur la interreto, tion mi forte kredas. Organizado ne nepre endas. Sed malestiĝo de propra organizo estus perdo, kaj probable rezultus en multe malpli riĉa lingva komunumo. Tial organizado daŭre indas.
Resume: La lingvanaro ne bezonas pli da tio aŭ malpli da tio – mi tute ne mallaŭdas vian konvinkon! – sed organizon kiu organizas la lingvan komunumon kiel, jes, lingvan komunumon, ĉar ĝi estas multe pli granda ol la adeptaroj de la tradiciaj kaj la novaj idearoj ĉirkaŭ Esperanto.

Fu..., mi jam tiom reverkis ĉi tiun blogaĵon, ke mi ne plu povas kontentiĝi pri la rezulto. Mi ne plu eĉ volas rigardi al ĝia ĝenerala direkto. Ho, mi vere ne plu volas paroli pri Esperanto, kaj mi tute ne volas, ke ĉi blogo temu pri ĝi. Blogoj kaj aliaj lokoj kiuj parolas pri la lingvo jam abundas, kaj dum tiu temo povas esti tre interesa, mi simple ne havas ion valoran por diri pri ĝi. Mi simple uzas la lingvon, kaj tute ne sentas devon pravigi tion. Sed mi samtempe volis klarigi miajn pensojn, ne malplej al mi mem, ĉar la lingvanoj ja ĉiam parolas pri la lingvo kaj la movado, kaj tial mi vere volis doni miajn, espereble definitivajn, opiniojn pri ili. Kaj la opiniojn pri ili estas nun pli pragmataj ol ideologiaj, ĉar la noblaj revoj de la movado kaj la genico de la lingvo ne estas la kialoj, kial mi daŭre parolas Esperanton.
Konsideru, ke neniuulo el nenieejo povis sole krei lingvon, kiu ne nur povis konkurenci for la multajn tiamajn kaj postajn rivalojn, sed ĝi ankaŭ konsideratis esti adoptita kiel la laborlingvo de la Ligo de Nacioj, subprematis en nazia Germanio kaj stalinisma Sovetio kiel minaco al iliaj ideologioj, instruatas en universitatoj, uzatas ekzemple en vampiraj filmoj kaj isekajaj* videoludoj kaj estis eĉ parolata de prezidanto de ŝtato! Kiu alia kreita lingvo povas fanfaroni havi tiel riĉan kaj interesan historion nefikcian? La tombejo plenas de mortintaj pli bonaj kaj "pli bonaj" alternativoj de Esperanto, kaj la maljuna Esperanto ankoraŭ staras pluvivante. Mi antaŭvidas ke tiu maljunulo daŭre staros en la fora estonteco. Multaj provis mortigi la lingvon, metafore kaj fizike, sed neniu sukcesis. Tial Esperanto estas tre mirinda lingvo, kaj tio tute sufiĉas por mi kiel kialo lerni, uzi kaj admiri ĝin.
P.S. Mi lastatempe legis la libron La bona lingvo, de Claude Piron, kaj laŭ mi tiu estas nepra lego por ĉiu lingvano!
***
* Isekajo (de 異世界, isekai) = japandevena ĝenro, en kiu iu(j) estas translokigita(j) de nia mondo al iu alia.