.: ĈIAL :.

La pensoj de J. Genberg



La animeo FLCL
La animeo FLCL

FLCL kaj mi, post 25 jaroj

1a de novembro, 2025 /// /// ← Reen al la indekso

Mi memoras la unuan fojon, kiam mi spektis la unuan epizodon de la animeo FLCL (フリクリ (Furikuri) en la japana). Estis en la jaro 2000, kiam ĝi estis tute nova kaj mi estis freŝbakita otakuo (animeo- kaj mangaoadorantego por vi normaluloj). Estis tute alia realo tiam. Tiam, interretan komunikadon oni faris per nigraj skatoloj, kiuj kriadis tra la telefonaj linioj. Ili estis tiel malrapidaj, ke elŝuto de unu normallonga mp3-kanto bezonis 15 minutojn. Kaj se iu malatentema en la familio prenis la telefonon por telefoni, jen, la elŝuto interompiĝis kaj oni devis dekomence reelŝuti la dosieron. Eĉ se iu animeo estis sufiĉe mallonga kaj densigita, elŝuti unu povis bezoni la tutan tagon. Dum oni popagis por ĉiu minuto.

Tial, ni otakuoj kuniĝis por trovi manierojn por spekti animeojn. Unu maniero estis aĉeti animeojn el Usono, kie animeoj estis pli oftaj. Sed ili plej ofte estis en la angla, kaj ni volis spekti en la originala japana lingvo (kiu preferis spekti en la angla, tiu estis mokridata).

Alia estis aĉeti pirattradukojn el la sama Usono (ĉar Usono jam havis viglan otakukulturon): videobendoj kun memfaritaj subtekstoj (en VHS, ĉar skribi sur DVD-on ankoraŭ ne estis ebla). La problemo de ĉi tiuj du manieroj estis, ke Usono (kaj ankaŭ Japanio) uzis la NTSC-normon por siaj bendoj, dum Svedio (kaj la plejmulto de Eŭropo) uzis la PAL-normon. Pro tio, normalaj videobendspektiloj ne povis (ĝuste) montri la filmojn. Iu devis aĉeti pli multekostan PAL/NTSC-videobendspektilon, super la jamaj kostoj de aĉetado de usonaj videobendoj.

La tria maniero, aperanta ĝuste tiam, estis havi amikon kiu disponis multegkostan larĝkapacitan interretan konekton. Ni havis unu, kiu studadis en komputila gimnazio. Danke al tio, li povis senkoste kaj libere uzi ties konekton ekster la lerneja tempo. La rapideco estis multe pli malrapida ol nuntempe; por elŝuti unu epizodon oni bezonis po horon. Estis tamen por ni mirinde rapide. Alia problemo estis trovi spacon por la elŝutaĵoj, sed la sama amiko havis CD-skribilon (ankoraŭ malofta kaj multekosta ilo). Lia ĉambro estis plenplena de CD-oj. Ke li elŝutu kaj skribu sur CD-ojn tuj fariĝis nia preferata metodo.

Ni ĉiuj estis membroj de la sama sveda asocio; Mangakai (kiu ankoraŭ ekzistas). Ĉiusemajne, ni prunteprenis aŭdvidan ĉambron en gimnazio por spekti animeojn. La ĉambro tamen ne estis tiel granda, nur sufiĉe por dudekkelke da spektantoj. Do kelkaj pli maljunaj membroj jam revis pri pli granda evento. Laŭ mia memoro, ili nomiĝis Dōgakai. Oni luis kineon kaj de mateno ĝis vespero tie montriĝis animeojn. Ofte partoprenis ĉ. 100 homoj. Danke al unu membro, kiu scipovis la japanan kaj tradukadon, ili povis montri animeojn per laserdiskoj kun subtekstoj fare de li per Amiga-komputilo. Tial, ni povis spekti animeojn ne nur kun svedaj subtekstoj, sed ankaŭ en pli bona kvalito ol la elŝutitaj animeoj sur CD-oj.

La enirejo de kinejo Fokus. Ĝi nun estas kirko
La enirejo de kinejo Fokus. Ĝi nun estas kirko

Nenio pli pravigas sukceson ol kopiado, kiel oni diras. Alia membro volis fari propran eventon, kiun li nomis Odåga (sveda vortludo: Dōgakai → odåga = sentaŭgulo). Ankaŭ ili estis sukcesoj kaj aprezataj, kaj en la komenco ĉiam okazis en la kinejo Fokus en la antaŭurbo Hagsätra en Stokholmo (ĉe unu el la lastaj stacioj de la tribranĉa verda metrolinio). Mi ne plu memoras en kiu Odåga ni spektis FLCL (ĉu la unua, ĉu la dua? Tria?), sed neniu el ni jam konis ion ajn pri la animeo. Ni nur sciis, ke ĝi estas farita de Studio Gainax, kiu estis, kaj ankoraŭ estas, famega pro la animeo Neon Genesis Evangelion, kiu en 1995 ŝokis Japanion pro ties nigra vidpunkto pri la homaro (ke ankaŭ Production I.G faris FLCL, tion ni ne konsciis). Tio sufiĉis por fari nin ekscititaj (Studio Gainax bankrotis en 2024).

Inter la multaj animeoj en tiu tago mi memoras neniun. Neniun krom FLCL. La du unuaj epizodoj estis ĵus eldonitaj en Japanio en DVD. Ĝis la jaro 2000 estis laserdiskoj kiuj estis popularaj por altkvalita filmspektado, ne DVD, sed tio ŝanĝiĝis kiam Playstation 2 estis ekvendata, ĉar tiu baldaŭ tre populara videoludilo ankaŭ povas montri DVD-filmojn. Ĉar la regionkodo estas la sama inter Eŭropo kaj Japanio, estas facila afero spekti DVD-ojn el Japanio ankaŭ ĉi tie (kaj la PAL/NTSC-normo ne plu gravis). Pro kialo, la unua presito de la unua epizodo de la DVD ne havas anglajn subtekstojn, sed la postaj epizodoj havas (sed kial!?). Ĉar la Amiga-komputilo estis tie por montri subtekstojn por aliaj animeoj, ĝi ankaŭ senpene helpis pri ĉi ties.

La ridegoj. Ho, la ridegoj! Ni ridegis kaj ridegis ekde la unua ĥaosa komedia sceno ĝis la lasta. Mi ne memoras eĉ unu, kiu poste diris, ke tiu malŝatas la animeon, nek eĉ ne amegas ĝin. Neniu el ni suspektis, ke ni spertos animean historion tiun tagon, sed tion ni spertis. Dum jaroj, FLCL estis unu el la plej priparolataj animeoj inter ne nur ni, sed ankaŭ sur la interreto. Ĝi neniam fariĝis pli granda ol Evangelion, sed ĝi ĉiam estis proksima, ie tuj sub ĝi.

Famaj karakteroj de Studio Gainax. El FLCL, Haruko kaj Naota en la mezo, kaj Kanti en la malsupra, dekstra angulo
Famaj karakteroj de Studio Gainax. El FLCL, Haruko kaj Naota en la mezo, kaj Kanti en la malsupra, dekstra angulo

Krom la netipa ĥaosa komedia stilo, FLCL estis unu el la unuaj animeoj (aŭ eble eĉ la unua) kiu uzis 3D-animaciilon, kiu faris scenojn en tutnature animeca stilo. Ekzistas pli fruaj animeoj, kiuj uzis 3D-animacion en siaj verkoj (Akira, Ghost in the Shell, Blua Submarŝipo no. 6, Sol Bianca), sed ili estas tutevideble komputilaĵoj ne ĉiel bone kongruantaj kun la ceteraj stiloj, do ĉi tia estis io nova. Ankaŭ la elekto de alternativa rokbando por sia sontrako estis maltipa (sed tute normala nuntempe). La bando The Pillows trovis danke al FLCL internacian publikon. Du kantojn en la animeo: Ride On Shooting Star kaj I Think I Can ili kreis specife por la animeo. Post 35-jara kariero, la bando fine disiĝis en 2025.

Nu, ĉar jam pasis multe da tempo – 25 jaroj! – multaj el la ŝercoj estas nun malaktualaj. Ekzemple, en la unua epizodo spekteblas parodion de la fama malrapida-film-sceno el la 1999a filmo The Matrix. Parodii tiun scenon estis populara inter 1999 kaj ĉ. 2003, sed mi suspektas ke tiu sceno ne plu estas tiel amuza, aŭ ke oni eble ne eĉ komprenas ke ĝi estas parodio, simple rigardante ĝin elekto de animacia stilo. Estas ankaŭ multaj aliaj malaktualaj, aŭ almenaŭ ne plu tiel trafaj, internacie kulturaj referecoj, kiel de Scream kaj South Park. Ne menciante la japanajn referencojn. Tamen tio eble ne gravas multe pro la energio kaj la rapida de-ŝerco-al-ŝerco de la animeo, kaj mi kredas ke, malgraŭ ĉio, ankaŭ junuloj povas ĝui ĝin, eĉ se iel alimaniere ol kiam mi mem spektis ĝin.

Bedaŭrinde, la unua epizodo estas la plej bona kun granda marĝeno. La sekvaj epizodoj ne estas tiel koheraj, kaj mi suspektas, ke oni simple ne sciis al kiu direkto irigi la rakonton. Tio ne signifas, ke la aliaj 5 epizodoj estas malbonaj. Tute ne. Ekz. la tria estas tre bona. Sed por ni, kiuj spertis la tutan serion en kinejo, aŭdante la elridojn de la aliaj kunspektantoj en la sama loko, la neripetota laŭdeco de la unua epizodo estas rimarkinda. Ni ridis multe, jesege, sed tiu unua epizodo, tiam tute malkonata de ni, estis ia unike magia sperto, kaj mi estas dankega ke mi povis sperti ĝin.

Aegisub – la subtekstskribilon, kiun mi uzas
Aegisub – la subtekstskribilon, kiun mi uzas

Do, kiam mi decidis komenci traduki animeojn al Esperanto, mi ne devis pripensi longe antaŭ ol decidi, ke mi traduku FLCL. Ĝi estas sufiĉe mallonga, taŭgaj filmdosieroj estas facile troveblaj, sed pli ol tio, ĝi estas interesa defio por mi. Ĉar mi tradukas el lingvo, kiun mi ne estras (la japana) al alia lingvo kiun mi nek estras (Esperanto), mi ja devas esti aparte atentema pri ne nur ke la lingvo estu ĝusta, sed ankaŭ ke la enhavo estu komprenebla por internacia publiko. La japana kaj Esperanto estas tute malsimilaj lingvoj, kun tute malsamaj kulturaj referencoj, kaj kun malsimilaj dirmanieroj kaj vortludoj. Ne nur tio, sed ĉar ne multaj parolas la lingvon denaske aŭ flue, oni povas atendi, ke homo legos la subtekstojn pli malrapide ol en sia denaska lingvo.

Mia filozofio pri tradukado esperanta estas:

1, Esprimi esperantece.
2, Traduki laŭsence, ne laŭlitere.
3, Ju pli mallonga frazo, des pli bone.

La unuan mi ne kredas ke mi devas pravigi. Esperanto donas unikajn esprimmanierojn, kaj ilin mi volas utiligi. Pro la sekvaj du, mi kredas, ke mi ricevos kritikon.

Kiam oni tradukas libron, estas ofte, laŭ mi, pli bone peni traduki laŭlitere, ĉar eventuala plilongiĝo de frazo ne estas problemo. Homoj ne ofte ĝenas pri la "perdita tempo" pro pli longa frazo, ĉar oni ja leĝas laŭ sia propra rapideco. En filmoj la malo estas vera: ĉiam mankas tempo ĉar homoj parole iras de frazo al frazo, do kiam iu frazo estas finita kaj nova komenciĝas, tiam ankaŭ la subteksto nepre devas esti finita.

Mi ne volas esti tro riproĉa, sed mi ne malofte vidas tradukon de tradukindo, kiu penas traduki tro laŭlitere. Ofte kun notoj kun klarigoj pri iu ne facile tradukebla japana dirmaniero, aŭ pri iu ekster Japanio ne konata famulo aŭ pri iu eble ne ekster Japanio konata historia okazaĵo k.t.p. La problemo de tiu maniero estas ke la tradukoj ofte estas tro longaj por finlegi ĉion en mallonga tempo.

Unu el la plej rimarkindaj kulpoj pri tio estas nun tre malnova traduko de la animeo Ebiĉu – La mastrumistina hamstro (kiun mi ne plu povas trovi surrete), en kiu ĉiuj ŝercoj estas skrupule klarigitaj antaŭ ol la komenco de epizodo, po 5 minutoj por ĉiu 10-minutlonga epizodo! Kaj ankaŭ dum la spektado la ŝercoj estas ree klarigataj, ĉar oni eble jam forgesis la antaŭ-plurminutajn klarigojn. Neniu detalo estas neklarigenda. Ekz., en epizodo la tradukinto klarigas, ke la vorto DINKY sur ies pulovero temas pri la en Japanio fama vestovendejo DKNY; unu fojon antaŭ la epizodo, kaj ree dum.

DINKY
DINKY

Tiu klarigo tamen gravas je... neniom! Verdire, la tradukinto povus tute ignori tiun trivialaĵon kaj neniu ne eĉ iom rimarkus tion. Sed ĉar la tradukinto ne ignoris tion, estas nun kroma teksto dum konversacio, kiu rezultas en supra kaj malsupra linio de tekstoj, kiujn la spektanto devas legi samtempe. Ne nur unu fojon, de sceno al sceno la sama afero okazas: estas tro multaj kaj tro longaj tekstoj, kiuj devigas min streĉi mian legopovon por eĉ havi ŝancon kompreni la gravajn kaj negravajn lavangojn de informo. Plej probable ĉar la tradukinto volis fanfaroni pri sia sciado pri Japanio kaj la japana lingvo.

La supra estas aparte terura reala ekzemplo. La plej multaj tradukintoj tute ne estas tiel, sed iom tro longaj tekstoj ankoraŭ oftas. Foje tio simple necesas, sed foje plia mallongigo eblus, eĉ se tio rezultus en perdo de nuanco. Tamen, laŭ mi, frazo kiun oni povas finlegi estas pli valora ol nuanco kiun oni ne. Tial mi pretas foroferi nuanojn kaj reskribi frazojn kaj ŝercojn por certigi, ke la spektantoj povu malstreĉiĝe legi la subtekstojn, senpene komprenu ilin, kaj tiel povu koncentriĝi pri la filmo.

Mia traduko de sceno de FLCL
Mia traduko de sceno de FLCL

Se vi ankoraŭ ne estas konvinkita, rigardu la supran ekzemplon: jen mia traduko, kiu mencias homon nome Jusaku (Macuda). Li estis en Japanio tre fama aktoro, kiu pro kancero forpasis en 1989. En lia plej fama rolo, li rajdadis sur blanka Vespa-skotero. Nuntempe li estas tia famulo, kiun homoj konas, sed ne necese ties verkojn.

Mi decidis enmeti lian nomon, ĉar la frazo, kvankam jam iom tro longa, estus eĉ pli longa per alia refrazigo, aŭ tro malsama al la originala. Se vi konas la aktoron, estas bonuso, kaj se ne, tio ne gravas, ĉar tuj poste la sceno iras al aliaj aferoj, kiuj kaptas vian atenton.

Hipoteza traduko de la sama sceno de FLCL
Hipoteza traduko de la sama sceno de FLCL

Jen hipoteza traduko de la sama sceno. Nun la afero estas bone klarigita kaj la frazo pli similas al la originala, sed kiel eble plej mallongigita. La problemo tamen estas, ke tiu sceno estas malpli ol 3 sekundojn longa! Provu finlegi inter tiu tempo ĉion en la unua provo! Vi certe povas, se vi estas sufiĉe lerta Esperanto-parolanto, sed ĉu senpene? Kaj kiom laciĝus via cerbo, se la duono de ĉiuj frazoj estus ĉi tia? Mi kredas, ke mi nun bone klarigis la kialon por mia tradufilozofio.

Konkludo: traduki filmon signifas pesi la enhavon kaj fari kompromisojn!

Mia kolekto de FLCL-aĵoj, kiujn mi aĉetis ĉ. la jaron 2000. La unuaj presitoj de la DVD-oj kaj la figuro estas nun raraĵoj
Mia kolekto de FLCL-aĵoj, kiujn mi aĉetis ĉ. la jaron 2000. La unuaj presitoj de la DVD-oj kaj la figuro estas nun raraĵoj

Kelkaj jaroj post la memorinda evento, la realo ŝanĝiĝis. Larĝkapacitaj konektoj kaj grandegaj fiksitaj diskoj fariĝis malmultekostaj. Eĉ malriĉa studanto ekpovis elŝuti ĉion ajn en sia hejmo. Iom post iom la ĉekinejaj spektadoj ĉesis. Diskutadoj pri mangaoj kaj animeoj novaj kaj malnovaj translokiĝis de subteraj lokaloj al la interreto. Spekti animeojn ĉesis esti komuna afero kaj fariĝis sola, soleca. Ni certe gajnis plian komforton pro ĉi tiu evoluo, sed ni samtempe perdis la kontakton unu kun la alia. Mi tamen ne plendas. Mi fortune povis sperti tiun epokon, kaj tempo pasinta neniam revenos, nek revenu. Ŝanĝiĝo estas vivo, kaj vivo estas ŝanĝiĝo, kaj tion ni povas aŭ akcepti aŭ vanege kontraŭi.

Post ĉi tiu longa blogaĵo, mi fieras prezenti al vi la unuan epizodon en Esperanto subtekstan de FLCL. Se vi trovas iun eraron aŭ plibonigindaĵon, vi povas sciigi al mi mesaĝe/retpoŝte, aŭ en la grupo en Mia Vivo. En la sekvaj semajnoj mi intencas fintraduki la restajn 5 epizodojn, do antaŭĝoju ilin!

← Reen al la indekso