.: ĈIAL :.

La pensoj de J. Genberg



La nova logotipo de Studio Simio
La nova logotipo de Studio Simio

Jen la reveno de Studio Simio

4a de oktobro, 2025 /// Lingve ĝustigita: 2025-10-05 /// ← Reen al la indekso

Tradukado interesas min dum longa tempo. Tuj post mia interesiĝoj de la japana lingvo, animeojn kaj mangaojn mi volis traduki. Unue en la svedan, en la mezo de la 2000a jardeko. Mi tamen ne faris multe, nek bone. Mi jam konis Esperanton danke al pulbazaro en Vaseda, Tokio, en kiu mi hazarde trovis kaj aĉetis memlernolibron de Esperanto. Mi provis plurfoje lerni Esperanton dum la sekvaj jaroj, sed estis nur post mia patriĝo kiam mi decidis serioze ellerni ĝin, en 2016.

Kelkaj jaroj post mia eklernado, mi kreis Studio Simio por traduki mangaojn kaj animeojn en Esperanton. Mi faris kelkajn provojn, sed ne multajn. Estis ĉiam tiom da aliaj farendaĵoj kaj interesaĵoj en la ĉirkaŭaĵo. Mi dume ankaŭ ŝanĝis miajn opiniojn – multfoje – pri tio, kion mi volas pere de Esperanto kaj kio mi volas ke Esperanto estu. Pri tio mi volas paroli en alia tago.

Unu granda afero okazis en 2022: DALL·E 2 estis lanĉita. Ĝi estas la unua duon-kompetenta AI-bildkreilo, kaj mi kreis jutuban serion pro ĝi. Ekde tiam, mia interesiĝo al kreivo per AI naskiĝis. Dum la jaroj mi kreis multajn bildojn kaj kantojn en Esperanto per AI, dum mi bone komprenas, ke "krei" estas tro forta vorto por priskribi tiun proceson. Pli ĝuste diri "estigi", aŭ "ekzistigi". Mi ne ŝajnigas min esti granda artisto pro mia uzo de AI, nek ignoras mi la problemojn kaŭzatajn de AI: problemojn de elektrouzado, de kopirajtoŝtelado, de la surreta "poluado" per "AI-kaĉoj". Estas pro tiuj problemoj mia nuna opinio pri AI-kreiloj estas ambigua. Unuflanke, ili helpas al homoj sen mono kaj scipovo krei aferojn (homoj kiel mi), kiuj alimaniere neniam ekzistus. Aliflanke, jen la supraj problemoj. Pro ili mi hodiaŭ estas pli atendema pri kiel mi uzas tiujn ilojn.

Sceno el la esperanta versio de Via Nomo
Sceno el la esperanta versio de Via Nomo

Alia granda afero okazis en 2023: la apero de la alesperanta dublaĵo de la fama animeo Via Nomo. Ĝi estas la unua dublaĵo de animeo al Esperanto, tute amatora kaj amplena, uzinte AI-voĉsenigilo por forigi la japanajn voĉojn antaŭ ol mem dubli. La dublaĵo donis al mi grandan inspiron, kaj mi demandis min: ĉu eblas dubli unuopule, uzante AI-voĉŝanĝilojn?. Mi decidis provi, kaj mi jam havis ideon al kio mi volas provi.

Kiam mi studis la japanan en Tokio, Japanio, en la lastaj tri monatoj de 2002, mi kaj mia samsveda amikino decidis iri spekti la tiaman novan filmon de Studio Ghibli: La rekompenco de la katoj en kinejo en Ŝinĝukuo. Ni estis surprizitaj, ĉar estis ankaŭ antaŭ-filmo nome Ghiblies 2. Mia kapablo de la japana lingvo ne estis tiel bona tiam, kaj mi komprenis nur la duonon de la dialogoj, sed unu kurtfilmo ene kaptis mian atenton: rakonto pri kareejo kun suspektinda estro. Ĉu mi ne dublu ĝin? Tiu rakonto estas ne tiel longa kaj la dialogoj estis facilaj por la 2023a mi.

Mi volas emfazi kiel multe la AI-iloj boniĝis inter nur 2 jaroj. Kiam mi komencis fari la dubladon je la komenco de 2024, la elektita voĉsenigilo donis al mi multe da kapdoloro. Ĝi ne apartigis la sonojn tiel bone, kion mi devis ĝustigi per diversaj improvizaĵoj. Kaj la voĉŝanĝilo – la tiama plej bona – ofte mistradukis, ĉar ĝi unue tradukis miajn voĉojn al alia lingvo antaŭ ol ŝanĝi la voĉon. Kaj ĝi, nesurprize, ne havis/havas Esperanton kiel opcion. Kelkajn tre simplajn frazojn mi devis – multfoje – refari kaj rerefari, ĉar ĝi tiom insistis ke mi diras ekz. i anstataŭ e: "Bonvinon!"

Do, kiam la filmeto – La Kareejo – fine estis preta, mi simple volis forgesi pri ĝi. Mi eldonis ĝin al Esperantujo kaj lasis ĉion. Sed post iom da tempo mi respektis la rezulton, kaj mi trovis jen eraron aŭ plibonigindaĵon post alia. Mi ekvolis refari la projekton, sed mi estis tro laca pri ĝi kaj havis tro da aliaj farendaĵoj. Mi provis ekdubli alian animeon, sed ĉesis post tempo, ĉar la rezulto estis ne tiel bona, kaj la labora bezono estis tiel granda (ĉio tio almenaŭ rezultis en bona enkondukaĵa muzikvideo). Mi ankaŭ provis dubli per alia AI-voĉŝanĝilo, kiun nur ŝanĝis la sonon de la voĉo. La voĉoj estis pli facile fareblaj ol per la antaŭa ilo, sed ili tro similis al mia propra, kion homoj rimarkis kiam mi provis ludi radio-teatraĵon. Mi poste esence ĉesis dubli kaj faris aliajn aferojn.

La kareejestro el La Kareejo
La kareejestro el La Kareejo

Pasis tempo kaj miaj emoj ŝanĝiĝis, kiel ili ĉiam ŝanĝiĝas por mi. En la aŭtuno 2025 mi denove ekvolis traduki. Kvankam mia kapabloj de kaj la japana kaj Esperanto ne estas perfektaj – tute ne! – mi nun konsideras tradukadon amuza defio kaj bona lernilo por mi, ĉar mi volas iam estri Esperanton (pri estri la japanan mi rezignis antaŭ preskaŭ 20 jaroj pro ĝia malfacileco). Sed kion mi faru pri la projektoj ankoraŭ ne finitaj?

*Ĝemeg* "Mi supozas ke mi, almenaŭ por mia propra trankviliĝo, finfaru ilin..."

Pensite kaj decidite, mi komencis fari grandan renovigojn de ĉiuj miaj retejoj kaj projektoj. Du el ili estis Studio Simio kaj La Kareejo. Mi kreis novan logotipon por Studio Simio. Ĝi estas unue farita per AI, sed retondita, redesegnita, ĝustigita kaj bonigita tiel multe ke mi ne certas, ĉu mi vere ne povas diri, ke estis mi kiu faris almenaŭ grandan parton de la bildo? Eble mi priskribu la proceson en onta blogaĵo.

La malnova logotipo kaj la nova
La malnova logotipo kaj la nova

Ĝustigi la partojn, kiujn mi ne ŝatis en La Kareejo montriĝis esti pli facila ol antaŭ 1,5 jaroj, kiam mi faris la unuan version. La voĉŝanĝilo de ElevenLabs, kiun mi denove uzis, boniĝis tiel multe, ke ĝi nun komprenas min preskaŭ ĉiam. La rezultoj de la voĉoj estas ankoraŭ parte hazardaj (ĉu pli ĝoja voĉo, ĉu pli malĝoja, ĉu pli koncerna ktp), sed ĉi tiam la laboro iris glate kaj mi povis finfari ĉion en semajno. Mi kredas, ke mi laboris pli multe por fari la logotipon ol la filmeton...

Ĉu la filmo estas tute preta? Tion mi esperas. Mia filozofio de Studio Simio estas, ke mi ĉiam ĝustigu kaj plibonigu la tradukaĵojn ĝis perfekteco! Ke Studio Simio estu marko de altkvalitaj kaj viglaj tradukaĵoj! Iru al la retejo por elŝuti la filmeton. Ĝi estas nur 9 minutojn longa.

La Kareejo
La Kareejo

Mia aventuro kiel dublisto estas eble per ĉi tio finita (almenaŭ per AI), sed anstataŭ dubli mi intencas traduki. Tio estas malpli laborintensa kaj problable pli taŭgas por mi amatoro, kiu ne povas ŝanĝi mian voĉon sufiĉe por fari pli ol manplenon da malsamaj personoj, eĉ per kompetenta AI-voĉŝanĝilo, kaj certe ne pli ol unu kun mia natura voĉo. Tielas la viv'. Oni estas fortuna, se oni havas talenton pri eĉ nur unu afero.

Mi nun preparas por traduki iun faman anime-serion, kiu estos amuza kaj bona defio pro ties vortludado kaj ĥaoseco. Atendu pacience, ĝi venos!

← Reen al la indekso